JoMo kaj Liberecanoj
El Vikipedio
Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-muziko > JoMo kaj Liberecanoj < Muziko
JoMo kaj Liberecanoj estas esperanto-rok-bando ĉirkaŭ JoMo (Jean-Marc LECLERCQ).
- Ni nomiĝas Liberecanoj. Tio estas la nomo de nia grupo. Tio estas omaĝo al ĉiuj, kiuj kredas tiun simplan kaj grandan ideon: Libereco.
- Libereco, tio signifas, ke la homoj interasociiĝas libere por decidi, kiel ili volas vivi kaj agi. Ĉi ideo ŝajnas simpla, sed ĝi devas ankoraŭ iri longan vojon.
Tiamaniere prezentas sian grupon JoMo en la libreto de la KD JoMo kaj Liberecanoj. La disko estas parto de la Kolekto 2000.
La grupo Liberecanoj formiĝis en 1996 kaj kunigas punkrokon, skaon, polkojn kaj tradiciajn slavajn muzikojn. Energia kaj festeca kun gitaroj sur rapidaj ritmoj la sonspaco pleniĝas de komponadoj de la grupo kaj klasikaj rus-polaj rapid-polkoj. Inter la uzataj lingvoj estas menciindaj la franca, Esperanto kaj la hispana.
Konsistigas la grupon: JoMo (voĉo kaj basgitaro), Poëy (gitaroj) kaj Gérard (drumoj).
[redaktu] Kantoj
- Al la barikadoj
- Maĥnovŝĉino
- La eskapinto
- Kajuna knabo
- La blondulineto
- Alumetujo
- Ĉeboksaro
- Kun ci (JoMo)
[redaktu] Eksteraj ligoj
Paĝo de JoMo (kaj Liberecanoj) ĉe MusicExpress - Biografieto kaj MP3-dosieroj