Jonava
El Vikipedio
Jonava | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Kaunas |
Subdistrikta Komunumo: | Jonava |
nombro de enloĝantoj: | 52 400 (komunumo, stato 2006) |
nombro de enloĝantoj: | 34 700 (urbo, stato 2006) |
areo (urbo): | ĉ. 39,66 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 349 |
koordinatoj: | 54° 55' Norde, 23° 56' Oriente |
Jonava estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2006, la komunumo havis 52 400 enloĝantojn, kaj la urbo 34 700.
La urbo Jonava troviĝas 30 kilometrojn nordoriente de Kaŭnaso, la dua plej granda litova urbo, proksime de la loko, kie la rivereto Šventoji fluas en la riveron Neris. Ĝi fondiĝis "nur" dum 1740 kaj havas kristanan nomon, kiu pli-malpli signifas 'urbo de la sankta Johano'. Tial ĉiujare la festo de la sankta Johano ("Joninės"), kiun en tuta Baltio oni celebras baze de antikvaj paganaj tradicioj multe pli aĝaj ol la kristana influo, en Jonava aparte intense celebriĝas. Dum 1864 la urbo ricevis urban statuson.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.