Vikipediisto:Jorge Camacho
El Vikipedio
|
|
Saluton,
Se iu deziras scii pli pri mi, bv legi ĉe Jorge Camacho kaj tie, alklakante ĉe la Eksteraj Ligoj, vi trovos retpaĝon kun mia foto.
Estas bone, ke nur unu jaron post lernado de esperanto, oni kuraĝas verki kaj redakti... eĉ enciklopedion! Sed, laŭ mi, oni devus bremsi sin iomete en kelkaj okazoj. Mi ne pretendas esti lingva puristo, sed ĉu oni ne povas jen kaj jen kontroli vorton en vortaro? Ĉu oni ne povas relegi pli ol unu fojon sian propran tekston por enmeti iom da ordo, da artikoloj aŭ pronomoj, da akuzativoj?
Mi ne celas la eviteblajn klav-erarojn. Foje simple oni apenaŭ povas kompreni la legatan tekston. Ju pli simpla la frazo, des pli bone. Facila rekomendo: evitu pasivon. Ĝi ne bone fluas en esperanto, estas tro peza. Anstataŭ "la paĝo estis redaktita de..." preferindas "la paĝon redaktis...", multe pli natura kaj esperanta.
Nu, mi ĉesas grumbli.
Jorge (aŭ, mallonge, jc)
==
PS Mi fajfas pri malkuraĝaj (jen poltronaj, jen kovardaj) anonimuloj, kiel tiuj fantomaj universitatanoj el Torino, kiuj provis cenzuri Vikipedion. jc
==
Mi deziras okupiĝi pri la sekvaj konceptoj aŭ vortoj:
celiakio - kaŭdilo - koltano - toreado - tribadismo - vladimiro
(kaj ideale ankaŭ pri titoloj de famaj aŭ gravaj libroj kaj filmoj, por ke oni povu nomi per sama nomo la saman aferon, tamen mi tro pigras...).
Ne maltrafu la sukajn diskutojn:
marisko - makgufino - Kingkongo
Amike, Jorge (aŭ jc)
Kategorioj: Vikipediisto es | Vikipediisto es-D | Vikipediisto eo | Vikipediisto eo-3 | Vikipediisto en | Vikipediisto en-3 | Vikipediisto fi | Vikipediisto fi-3 | Vikipediisto fr | Vikipediisto fr-3 | Vikipediisto pt | Vikipediisto pt-3 | Vikipediisto zh | Vikipediisto zh-1 | Vikipediistoj de Hispanio | Vikipediistoj de Tajvano