José Aguilar Blanch
El Vikipedio
EdE-A > José Aguilar Blanch
José Aguilar Blanch [agvilar balnĉ] (mortis en 1917 en Benifayó) estis hispana okulkuracisto kaj esperantisto, urba konsilanto en Valencio (Hispanio) kaj prezidanto de la loka Esperanto-klubo. Li estis amiko de Zamenhof.
Li naskiĝis en Valencio, tie studis medicinon kaj en Parizo oftalmologion (1880-1883) ĉe Xavier Galezowski. Post la reveno al Valencio li redaktis medicinan gazeton La Crónica Medica. Li okupiĝis ankaŭ pri reŭmatismo kaj publika higieno.
[redaktu] Verkoj
- Contribución al tratamiento del estrabismo por el método ortopédico (Valencia, 1889)
- La oftalmía purulenta de los recién nacidos (Valencia 1889)
[redaktu] Tradukoj
- Xavier Galezowski: Tratado de las enfermedades de los ojos (Valencia, 1890 - el la franca).
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aguilar Blanch (agvilar blanĉ) José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la Valencia Grupo. Estis amiko de Z. |