José Joaquim Cesário Verde
El Vikipedio
Literaturo > Portugallingva literaturo > Cesário VERDE < Portugala lingvo
José Joaquim CESÁRIO VERDE (1855 - 1886) naskiĝis en Lisbono. Li ekstudis en la Faculdade de Letras, Universitato de Lisbono, sed eksiĝis, kaj komencis labori en la vendejo de sia patro en "Rua dos Bacalhoeiros". Li komencis publikigi poezion por la gazetoj "Diário de Notícias", "Diário da Tarde", "Ocidente", kaj aliaj. Li serioze malsaniĝis kaj decidis resti en bieno de la familio en "Linda-a-Pastora". Pro tuberkulozo li mortis tre june. Pro la klopodoj de sia amiko Silva Pinto, liaj poezioj estis postmorte publikigitaj en volumo, kies titolo estas O Livro de Cesário Verde (1887). Lia estetiko estas proksime de tiu de Parnasanismo.