Josef Mysliveček
El Vikipedio
Muziko > Ĉeĥio > Klasika muziko > Josef MYSLIVEČEK < Opero
Josef MYSLIVEČEK (naskiĝis 1737, mortis 1781) estis ĉeĥa komponisto.
Mysliveček naskiĝis en Prago. Li studis ĉe F. HABERMANN kaj J. SEGER. En Italio li akiris la nomojn Il divino Boemo ("dia ĉeĥo") kaj Venatorini ("Ĉasisteto"), kiu estas traduko de lia ĉeĥa nomo. Plej sukcesa li estis en kreado de operoj, da kiuj konserviĝis trideko. Li aktivis en Napolo, Bologna, Vieno, Munkeno. Ŝatis lin ankaŭ la juna W. A. Mozart. Plie li postlasis simfoniojn, uverturojn, koncertojn, piankomponaĵojn.
Mysliveček mortis en 1781 en Romo.
[redaktu] Listo de verkoj
[redaktu] = Operoj
- Bellerofonte
- Il Demofoonte
- Montezuma
- Il Gran Tamerlano
- Ezio
- Armida
- Olimpiade
- Medonte