Josef Vítek
El Vikipedio
Josef VÍTEK (naskiĝis en 1911; mortis en 1983) estis ĉeĥa esperantisto kaj faka instruisto. Li estis fondinto de Esperanto-klubo Comenius en Tisovec, prezidanto en la kluboj de Hradec Králové, Praha kaj Mělník, prezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato kaj de ĈEA, instruanto en Doksy, membro de ekzamena komisiono. Laŭ komisio de ministerio pri informado li prelegvojaĝis pri Ĉeĥoslovakio en Svedio, Danlando kaj Norvegio en 1946 kaj 1947. Josef Vítek enorme meritiĝis pri la renovigo de la postmilita Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, pri eldono de vortaroj de fratoj Filip.