Jukka Pietiläinen
El Vikipedio
Jukka PIETILÄINEN (naskiĝis en 1966 en Jyväskylä, Finnlando) estas finnlanda esperantisto.
Pietiläinen estas laŭ profesio esploristo kaj lekciisto pri ĵurnalistiko kaj laboras en Universitato de Tampere. Li studis ĵurnalistikon kaj sociajn sciencojn en la sama universitato inter 1985 kaj 1993 kaj laboris kiel ĵurnalisto dum someraj periodoj en diversaj finnaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Ekde 1994 li laboras en la universitato pli-malpli konstante. Li doktoriĝis en 2002 per disertacio pri la evoluo de Rusia gazetaro inter 1985 kaj 2002. Liaj esplortemoj inkluzivas translimaj novaĵfluoj, sociologio de esperanto kaj eksterlandaj novaĵoj en Finnlando. Li interesiĝas ankaŭ pri kvantaj esplormetodoj en sociaj sciencoj.
[redaktu] Esperanta agado
Pietiläinen estas esperantisto de 1983. Kiel esperantisto li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando 1988-1999 (sekretario 1993-1994, prezidanto 1994-1998, vicprezidanto 1998-1999), estrarano de esperantokluboj en Jyväskylä kaj Tampere kaj de FEJO (1985-1992). Dum la somero 1991 li volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li refondis la gazeton Esperanta Finnlando en 1989 sub nomo Esperantolehti kaj redaktis ĝin ĝis 1996. Li membris ankaŭ en LKK de Universala Kongreso de Esperanto en 1995. En 2003 li ricevis la unuan premion en Belartaj konkursoj de UEA en branĉo Eseo. En 2004 li estis elektita al komitato de UEA kiel komitatano B (reprezentanto de individuaj membroj de UEA) kaj la estraro nomumis lin Komisiito pri informado.
Ekde 2006 li estas prezidanto de Esperanto-klubo de Helsinki kaj unu el estraranoj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.