Junto (arkitekturo)
El Vikipedio
Junto - la kuniga interspaco inter du elementoj aŭ inter du tavoloj de la sama materialo, se pro iu ekstera kaŭzo la apartigo estas konstatebla; inter du elementoj junto povas esti plenigita per gluo, mastiko, mortero k.s.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en joint
- de Fuge f
- cs spára f
[redaktu] Labora junto
Labora junto estas junto dividanta monolitan konstrukton laŭ etapoj de sinsekva betonado, kiam en paŭzoj la betono parte hardiĝis; lokigo de la junto devas esti statike sekura.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en construction joint
- de Arbeitsfuge f, Bauwerksfuge
- cs pracovní spára f
[redaktu] Dilata junto
Dilata junto estas intence farita junto dividanta konstrukton kaj ankaŭ konstruaĵon je memstaraj partoj, kiuj el la statika vidpunkto ne estas interligitaj kaj povas mem kontraŭstari volumenajn ŝanĝojn de betono, ŝanĝojn elvokitajn per temperaturo k.s., kaŭzantajn nur negravan streĉon.