Junularo
El Vikipedio
Junularo. Junuloj estas pli korresonaj al idealismo ĝenerale, ol plenkreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre partoprenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne malgravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmonda E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton E-ista junularo. Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen. ŜIRJAEV.
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj