Portalo:Juro/Juraj branĉoj (klarigo)
El Vikipedio
Juroscienco ne estas unueca scienco. La juraj reguloj konsistigas malhomogenan aron. Por plisimpligi ilian studon oni tradicie dividas ilin laŭ kriterioj. Tiu divido rezultas el kodeksigoj, jurtekstoj, praktiko, universitataj instruoj... Juro do dividiĝas en subarojn kutime nomitajn juraj branĉoj.
La uzitaj dividaj kriterioj estas ofte arbitraj, sed oni ne supertaksu la valoron de tia klasifiko: ĝi celas nur oportunon, kaj iuj juraj konceptoj fakte povas esti plurklasaj. Krome iuj subfakoj estas malfacile klasifikeblaj aŭ eĉ neklasifikeblaj...