Kütahya
El Vikipedio
Kütahya estas urbo en okcidenta parto de Turkio, ĉe bordo de la rivero Porsuk, ĉe piedo de monto kun mezepoka fortikaĵa ruino, ĉe ĉefvojo de la Marmora maro al Mezopotamio. La urbo havas ĉ. 185 000 loĝantojn (2004).
Ĝi havis la nomon Cotyaeum dum la romia epoko, ĝia bonsorto dependis de la trafiko sur la komercaj vojoj. La bizancan urbon okupis la selĝuk-turkoj fine de la 11-a jarcento. Ĝi estis ĉefurbo de selĝuka emirejo Germijan inter 1302-1429, kiam ĝi fariĝis parto de la la Osmana Imperio.
En la 16-a jarcento, ĝi estis grava centro de la osmana ceramika industrio kaj oni liveris de tie kahelojn kaj ŝtonajn ujojn al turkaj kaj muzulmanaj preĝejoj, moskeoj kaj aliaj konstruaĵoj. Ĝi malgraviĝis fine de la 19-a jarcento pro graviĝo de Eskiŝehir, sed ĝi iom revigliĝis kun la industria evoluo en la 20-a jarcento. Hodiaŭ tie funkcias sukeraj, ledaj, salpetraj kaj aliaj fabrikoj.