Kablo
El Vikipedio
Kablo estas longa fleksebla aĵo, plektita el multaj fadenoj (fibroj).
Kablo estas preskaŭ la samo kiel ŝnuro, sed vorto kablo estas pli oficiala, ekzemple en ŝipoj oni uzas nur ĝin.
Ĉi tiuj fadenoj povas esti
- Ŝtalaj dratoj;
- Plastaj;
- Kanabaj.
Plektado estas kutime de turna tipo, do fadenoj aŭ partaj kabletoj turniĝas ĉirkaŭ centra akso de kablo dum rigardo iras laŭ longo de la kablo. Plektado kutime estas laŭ ŝtupoj. El fontaj fadenoj estas plektitaj maldikaj kabletoj. El tiuj kabletoj estas plektitaj pli dikaj kabletoj kaj tiel plu ĝis bezonata kablo. Tiuj ŝtupoj estas ĉiam ne malpli ol 2. Direkto de turnado estas malsama en ĉiu sekva ŝtupo de la plektado.
Alia varianto de plektado iam estas uzata por plastaj kabloj. Tia kablo konsistas el ekstera ŝtrumpo kaj ena parto. La ŝtrumpo estas plektita per interkruciĝantaj fadenoj, kiel en ŝtofo. Ena parto konsistas el neplektitaj laŭlongaj fadenoj.