Kajto (muzikgrupo)
El Vikipedio
Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-muziko > Kajto < Muziko
Kajto estas muzikgrupo el Frislando / Nederlando, konsistanta el la membroj:
- Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
- Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
- Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĵo
- Marian Nesse: kantado, akordiono
La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
Enhavo |
[redaktu] Diskografio
- Lokomotivo, rulu nun! (2004)
- Masko (1999) (parto de Kolekto 2000)
- Para-fino
- Ardas havena vivo
- Masko
- El mizero
- La malnova balancilo
- Rezono
- Madloto-rezono
- Dormu milde
- Utila eraro
- La lasta kanto
- Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) (Ili kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: “Ansero - Vanelo”.)
- Tohuvabohuo (1993)
- Procesio Multkolora (1991)
- Flugdrako (1989)
- Dancanta ĉevalo
- Mi memoras
- Sen reveno
- Mi ne volas ellitiĝi
- La soldato kiu marŝas
- Iri vendi azenon
- Averto
- Soleco
- Forveturo
- Orangutango
- Ran-kvarteto
- Tosto
- Trista maristo
- Kvalifikoj nenecesaj
- Vosto
- Knabo kaj kajto
[redaktu] Libroj
La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
Kajto – kanonoj : teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj (1995)
Kajto – kantlibro (1995) (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
[redaktu] Hejmpaĝo
http://www.xs4all.nl/~marianta/kajto.htm