Kanada Parlamento
El Vikipedio
|
La impona malantaŭa vido de la Parlamenta Deklivo, kun la Parlamenta Biblioteko super la profunda valo de la rivero Otavo |
La Kanada Parlamento estas la sidloko de la federacia registaro de Kanado. La konstruaĵoj situas sur klifo 50 metrojn alta super la rivero Otavo kaj la kanalo Rideau.
La Parlamento konsistas el tri konstruaĵojn de gotika stilo. La Centra Bloko enhavas la Ĉambron de Senato (kun 105 membroj) kaj la Ĉambron de Deputitoj (kun 301 membroj). Supre staras la Turo de Paco, 92 metrojn alta, konstruita en 1927 por memori la finon de la Unua mondmilito. La turo havas kariljonon kun 53 kloŝojn.
La Orienta Bloko havas specialajn ĉambrojn, meblita kiel en la tempo de Sir John A. Macdonald. La Okcidenta Bloko havas komitatajn ĉambrojn kaj oficejojn. La Monteto de Parlamento ankaŭ havas superban okangulan bibliotekon.