Kapitalo de d-ro L. Zamenhof
El Vikipedio
Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de Esperanto, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lernolibroj. Ĝin administris la ES "Espero" en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lernolibron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Dank' al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj - tute malaperis. I. ŜIRJAEV.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |