Kapitolo (Romo)
El Vikipedio
La Kapitolo (latine Capitolium aŭ Collis Capitolinus, itale Campidoglio) estas unu el la sep montetoj, sur kiuj estis fondita Romo.
Sur la nuna "Kapitola Placo" en Romo staras rajda statuo de Marko Aŭrelio, kies bildo estas sur la itala 50-cenda monero.
Ĝi nun estas sidejo de la urba administrantaro. Laŭ la roma kapitolo ankaŭ kelkaj alilandaj registaraj sidejoj alprenis la nomon kapitolo.