Karel Höger
El Vikipedio
Karel HÖGER (li naskiĝis la 17-an de junio 1909 - mortis la 4-an de majo 1977) estis unu el la plej grandaj ĉeĥaj aktoroj, amata de la tuta nacio de infanaĝo kiel la plej bona deklamanto de filmaj fabeloj. El liaj filmaj roloj elstaras roloj de reĝo Venceslao la 4-a, komponisto Bedřich Smetana, pentristo Mikoláš Aleš, inĝeniero Prokop en Krakatit laŭ Karel Čapek kaj multaj aliaj.
Li ludis ankaŭ en Verda Stacio. El tiu tempo konserviĝis sonregistro de opero Najado de Antonín Dvořák, en kiu Karel Höger legas komentarion inter unuopaj arioj. Ankaŭ en sia memorlibro li mencias sian kunlaboron kun esperantistoj.