Karel Kraft
El Vikipedio
Karel KRAFT, naskiĝis en 1926, pedagogo, en la movado aktiva ekde 1949, kio rezultigis fondon de Esperanto-klubo en Dobříš (1957) kaj en Příbram (1961), realigon de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice (1958), membro de ekzamena komisiono, ĉefa aŭtoro de la novaj vortaroj Esperanta-ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. Notinda estas lia dudekjara subteno al blindaj esperantistoj en Sovetio, kiujn li kontaktis pere de brajlo kun cetera Esperanta blindulmovado. Lia movada vivo estas multfaceta, kvankam pro siaj politikaj konceptoj lin ofte mal-helpis la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio.