Kareo
El Vikipedio
Kareo (el la tamila kari) estas spicomiksaĵo venanta el Suda Azio. Ĝi konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple : kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro, cinamo kaj pipro. La vorto devenas el la tamila vorto kari.
Notendas, ke en Barato mem oni ne uzas tiun vorton - kiu estas precipe uzata en Okcidento - sed masala, kiu signifas "miksaĵo". Ĉar la konsisto de tiu miksaĵo malsimilas laŭ ĉiu recepto, neniam ĝi estas pretigita kaj kunmetita antaŭtempe. Sed en Okcidento oni vendas jam pretigitan miksaĵon sub tiu nomo. Tiu fajnigas la guston de rizaĵoj, viandaĵoj, ovaĵoj, fiŝaĵoj kaj saŭcoj.