Karl Hjalmar Fröding
El Vikipedio
Karl Hjalmar FRÖDING (naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Mullsjödal) estis sveda esperantisto, lignaĵisto kaj Esperanto-instruisto.
Karl Fröding lernis Esperanton en 1902 en Svedujo. Li organizis Esperanto-klubon en Rockford, Usono, en 1904, kaj gvidis diversajn kursojn. Li fondis Skandinavan Esperanto-Instituton, poste Amerikan Esperanto-Instituton. Li eldonis kaj redaktis Skandinavan Esperantiston (1916-17 kaj 1922-23) kaj Sciencan Gazeton (1932).
[redaktu] Verkaĵoj
- An easy course in Esperanto for correspondance schools. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1931. 20 paĝoj.
- Kort lärobok i Esperanto: åtta lektioner. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1934. 20 paĝoj.
[redaktu] Tradukaĵoj
- Jack London: La forto de la fortaj. Amsterdam 1914. 20 paĝoj. (Serio da eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo 18.)
- G. W. Barnert: De viandomanĝado al senvenena dolĉfrukta dieto. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1932. 15 paĝoj.
- Upton Sinclair: Jimmie Higgins. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1934. 369 paĝoj.
- Jiddu Krishnamurti: La problemoj de la vivo. Demandoj kaj respondoj. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1935. 16 paĝoj.