Karl Rossi
El Vikipedio
Karl Rossi aŭ Karlo Rossi (ruse Карл Иванович Росси, itale Carlo di Giovanni Rossi; 18-a de decembro, 1775 — 18-a de aprilo, 1849) estas italdevena rusia arkitekturisto, fama pro multaj klasicismaj konstruaĵoj kaj ensembloj en Sankt-Peterburgo kaj la apudurboj.
La nomon de Rossi portas unu el la stratoj centre de Peterburgo, ekzistas ankaŭ monumento al li.
[redaktu] Biografio
Karlo Rossi naskiĝis en Venecio kaj en juneco venis al Rusio kun sia patrino, fama balerino, kiun oni invitis por labori en Peterburgo. Ekde sia junaĝo Rossi estis proksima al la arta mondo, edukiĝis ĉe itala arkitekturisto Vincenzo Brenna, tiam (1783—1802) laborinta en Rusio.
En la jaroj 1802—1803 Rossi studis en Italio. Ekde 1808 laboris en Moskvo, reveninte al Peterburgo en 1815.
[redaktu] Kreado
Kreaĵojn de Rossi karakterizas t. n. "imperia stilo", kiu kombinas majestecon kaj modestan simplecon de la konstruaĵoj.