Kastela Placo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Hradcany > Kastelo de Prago > Kastela Placo < Turismo
Kastela Placo (Hradčanské náměstí) estas enirejo al la Kastelo. Sur la pilastroj de la krada enirpordego oni vidas kopiojn de la batalantaj gigantoj laŭ skulptajoj de I. Platzer (la originalo el 1768); la rokokstilaj vazoj kaj "putti" ambaŭflanke estas originaloj de I. Platzer. La konstruaĵoj ĉirkaŭ la unua korto devenas el la jaroj 1758-74 (aŭtoro N. Pacassi); en la mezo staras la tiel nomata Mateo-pordego (Matyášova brána) (1614), la unua barokaĵo de la Kastelo. El la internaj ejoj distingiĝas precipe la tiel nomata Kolona salono (Sloupová síň) (de la pordego maldekstren) adaptita ĉirkaŭ la jaro 1935 fare de arkitekto J. Plečník.