Katō Seiiti
El Vikipedio
KATŌ Seiiti(Kunrei), [katō seiiĉi] (Hepburn:KATŌ Seiichi) (naskiĝis en 1910; mortis la 5-an de decembro 1987) estis japana esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri medicino en Matumoto, Japanio.
Li estis rektoro kaj honora profesoro de Universitato Shinshu. Inter liaj Esperantaj verkoj elstaras la fama Manlibro pri oftalmologio (1959, 2-a eld. 1963).