Katherine Mansfield
El Vikipedio
Katherine MANSFIELD, aŭ origine: Kathleen Mansfield BEAUCHAMP (* la 14-an de oktobro 1888, † la 9-an de januaro 1923) estis angla verkistino.
Naskiĝinte en Wellington, Novzelando ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio. Ŝia vivo estis plena de sortobatoj: Sian unuan edzon ŝi post tre mallonga tempo forlasis; graveda ŝi vojaĝis al Germanio, kie ŝi naskis mortan bebon. Reveninte al Londono ŝi konatiĝis kun la verkisto John Middleton MURRY, kiu en la jaro 1918 fariĝis ŝia dua edzo. Pro tuberkulozo ŝi pasigis longan tempon en diversaj sanatorioj en Svislando kaj Francio. Ŝi mortis en 1923 en Fontainebleau, Francio.
[redaktu] Listo de verkoj
- In a German Pension (rakontoj, 1911)
- Prelude (rakontoj, 1918)
- Bliss (rakontoj, 1920)
- The Garden Party and Other Stories (rakontoj, 1922)
- The Dove's Nest (rakontoj, 1923)
- Poems (poemoj, 1923)
- Something childish (rakontoj, eld. 1924)
- Journal of K. M. (taglibro, eld. 1927)
- The Letters of K. M. (leteroj, eld. 1928)
- The Aloe (rakontoj, eld. 1930)
[redaktu] En Esperanto aperis
- La ĝarden-festo / el la angla trad. Ellen Lymburn. - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1985. - 22 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 5)
- La ĝardenfesto ; Ĉe la golfo ; La pupa dometo / el la angla trad. Ellen Lymburn... - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1988. - 38 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 7)