Kathleen Hall
El Vikipedio
Kathleen Mary HALL (naskiĝis la 28-an de januaro 1924) estas brita esperantistino, kaj honora membro de UEA (2002).
Ŝi instruis la francajn lingvon kaj kulturon en britaj universitatoj, verkis fakajn librojn kaj tradukis verkojn de Kipling al Esperanto. Lojala kaj laborpreta ano de la E-grupo de Oksfordo, dum jaroj ŝi instruis en la kursoj de Barlaston, Britio. Dum jardekoj ŝi helpis transdoni E-on al Afriko, kaj, inter ĉiuj aliaj servoj, redaktis la bultenon La Afrika Reto por afrikaj verkemuloj. Ŝi estas ekzemplo de esperantista laboremo kaj modesteco, daŭre helpas pri ĉiuj esperantistaj aferoj, servas ĉe propagandaj budoj kaj gastigas esperantistojn.