KAVA-PECH
El Vikipedio
KAVA-PECH estas mallongigo de la ĉeĥa Kongresová a vzdělávací agentura Petra Chrdleho, kio signifas Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle, eksprezidanto kaj vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
La agentejo eldonas librojn, inter ili multajn esperantlingvajn (lernolibrojn, vortarojn, beletron, fakan literaturon; ankaŭ sub propra ISBN, laŭmende ĝi produktis ekz. PIV 2005), organizas karavanojn al Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj diversajn aliajn aranĝojn kiel IBIRE, KAEST,EKOTUR aŭ por aliaj organizoj, ekz. OSIEK. KAVA-PECH prezentas siajn aktivecojn en la adreso - vidu
La agentejo prizorgas ankaŭ komune kun ĈEA la paĝon de ĉeĥa esperantistaro. Vi trovos la paĝon sub retadreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de KAVA-PECH (ĉeĥe, angle, germane, esperante)