Kaze no Tani no Naushika (filmo)
El Vikipedio
"Naŭsika de la Venta Valo" | |
---|---|
Originala titolo | 風の谷のナウシカ Kaze no tani no Naushika |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 116 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | Miyazaki Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
Kaze no Tani no Naushika (japane: 風の谷のナウシカ [kaze no tani no naŭŝika], "Naŭsika de la Venta Valo") estas mangao de Miyazaki Hayao, publikita ekde 1982 en Animage monthly, en Japanio.
Miyazaki Hayao adaptis ĝin en animeo dum 1984. La sukceso de ĉi tiu filmo permisis al li, krei la Studio Ghibli, kun kia amiko Takahata Isao. Li ricevis la Premo Mainichi Noburō Ōfuji rn 1984.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La rakonto estas situata en fantazia, sciencfikcia mondo damaĝita per la homaro, en kiu grandegaj insektoj reĝas kaj la restintaj homoj survivas nur en specialaj lokoj, ĉiam minacitaj de venenaj fungoj.
La bonkora princino Naŭsika estas lerta pilotino de ŝia flugilo mevo, kaj provas helpi al ĉiujn. Kiam ŝia Venta Valo iĝas okupita de la Tolmekia Armeo, granda adventuro komencas dum kiu ŝi ekkonas la verecon pri la mondo en kiu ŝi vivas. Kiam la katastrofo komencas kiu minacas al estingi lal homaron, ŝi finfine vidas nur unu vojon por savi la homojn - oferi sian propran vivon.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Naushika (japane: ナウシカ [naŭŝika], "Naŭsika")
- Juna princino de la "Venta Valo", la protagonisto de la filmo.
- Yupa Miraruda (japane: ユパ・ミラルダ [jupa miraruda])
- Majstrobatalisto kaj amiko de la popolo de la "Venta Valo".
- Asuberu (japane: アスベル [asuberu])
- Juna princo de Pejite [peĝite], li volas venĝi la morton de granda parto de sia popolo.
- Mito (japane: ミト [mito])
- Sperta kaj maljuna batalisto de la "Venta Valo".
- Kushana (japane: クシャナ [kuŝana])
- Princino Kushana estas reĝanto de Torumekia. Ŝi volas solvi la problemon de la grandaj insektoj kun militara perforto.
- Kurotowa (japane: クロトワ [kurotoŭa])
- Sekvantulo de Princino Kushana, li estras la torumekian armeon.
- Jiru (japana: ジル [ĝiru])
- La maljuna kaj malsanega reĝo de la "Venta Valo".
- Ōbaba (japana: 大ばば [ōbaba], "Praavinjo")
- La plejaĝulino de la popolo de la "Venta Valo", ŝi konas la antikvajn profetaĵojn.
- Ōmu (japane: 王蟲 [Ōmu], "Reĝinsekto")
- Balen-grandaj kaj inteligentaj larv-similaj insektoj protektantaj la teron kontraŭ malpurigo kaj ĝeno.
[redaktu] Filmo
La filmo Kaze no Tani no Naushika aperis en 1984 en Japanio en la kinoj kaj fondis la famon de Hayao Miyazaki. Ĝi aperis en 1984 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Post 2004 estis sinkronigita en multaj lingvoj kaj aperis en DVD.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | 風の谷のナウシカ | Naushika de la Valo de Vento | |
angla | Nausicaä of the Valley of the Wind | Naushika de la Valo de la Vento | |
germana | Nausicaä aus dem Tal der Winde | Naushika el la Valo de la Ventoj | |
france | Nausicaä de la vallée du vent | Naushika de la Valo de la Vento | |
itala | Nausicaä della Valle del Vento | Naushika de la Valo de la Vento | |
hispana | Nausicaä del Valle del Viento | Naushika de la Valo de la Vento | |
rusa | Навсикая из долины Ветров | Naushika el la Valo de Ventoj | |
kroata | Nausikaja iz vjetrovite doline | Naushika el la Venta Valo | |
ĉeĥa | Naušika z Větrného údolí | Naushika el la Venta Valo | |
sveda | Vindens krigare | batalantoj de la Vento | |
ĉina | 风之谷 | la Valo de Vento |
[redaktu] Libroj
En 1990 en Japanio ankaŭ kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Kaze no Tani no Naushika aperis de Tokuma Shoten.