Kia koincido
El Vikipedio
Esperanta kulturo > Esperanta Teatro > Kia koincido
Kia koincido estas teatra grupo, kiu formiĝis en 1985 en Germanio okaze de la 41-a Internacia Junulara Kongreso en Eringerfeld. Ĝia unua teatraĵo estis La kalva kantistino (france : la cantatrice chauve) de Eugène Ionesco. La frazo Kia koincido, kiu ege ofte ripetiĝis en la dramo, finfine ankaŭ fariĝis la nomo de la grupo.
Post grandaj sukcesoj dum la IJK en Eringerfeld kaj la Universala Kongreso de Esperanto en Augsburg, la ensemblo decidis, daŭrigi sian Esperantan teatrumadon. Krom La kalva kantistino la geaktoroj prezentis inter alie Pikniko sur la batalkampo de Fernando Arrabal, La aŭdienco de Václav Havel, Nora de Henrik Ibsen kaj la skeĉon Same procedi kiel ĉiujare (angle: Dinner for one) de Freddie Frinton.