Vikipedio:Kiel uzi bildojn
El Vikipedio
Por enmeti bildojn en viajn vikipaĝojn, uzu la markon Dosiero:
en la teksto.
Tajpante:
-
[[Dosiero:Wiki_eo.png]]
Aperas jene:
Unue necesas ke la bildo estu en Vikipedio. Jen la eblecoj:
- Se la bildo jam ĉeestas en la Vikipedio (inkluzive de la aliaj lingvoj), bonege! Nur kontrolu, ĉu estas kopirajta marko en ĝia priskriba paĝo, kopiu ĝian nomon, kaj enmetu ĝin en via paĝo.
- Se la bildo ĉeestas ĉe alia TTT-ejo aŭ en via komputilo, kaj vi havas aŭtoran permeson por aldoni la bildon al Vikipedio, ĉar vi estas la aŭtoro aŭ la bildo restis ekster kopirajto aŭ ĝia permesilo kongruas kun tiu de Vikipedio, vi devas alŝuti la bildon je la servilo de Vikipedio.
- Se la bildo jam ekzistas en WikiMedia Commons / Komunejo, vi ne bezonas alŝuti ĝin, sed simple povas uzi la Dosiero:-sintakson.
[redaktu] Malgranda montrilo
Estas ebleco montri grandajn bildojn en artikoloj en malgranda fenestro, kaj bildeto prezentanta lupeon ebligos vidi la bildon grandskale. La kodo por tio estas:
[[Dosiero:<nomo de la bildo>.jpg | thumbnail | <larĝeco en pikseloj>px | <flanko> | <teksto>]]
(<flanko> povas esti left = maldekstre, right = dekstre aŭ center = centre).
Ekzemple :
[[Dosiero:zamenh16.jpg|thumbnail|200px|left|L. L. ZAMENHOF]]
[[Dosiero:Sedno_objekto.jpg|200px|thumb|center|Arta bildo de Sedno]]
[[Dosiero:MedgyessyPéter.jpg|thumbnail|200px|right|MEDGYESSY Péter]]
Kio rezultas :
[redaktu] Por alŝuti la bildon
Preferu grandajn bildojn (laŭ bildogrando, ne laŭ dosiergrando). Onte, oni uzos pli detalajn ekranojn aŭ eĉ eldonos paperan Vikipedion. La vikipedia programo kapablas aŭtomate montri malpligrandan version de la originalo. Tamen alŝutu malgrandajn bildojn se nia rajto uzi ilin fontas nur el justa uzo (notu tion en la priskriba paĝo).
Antaŭ ol alŝuti, bonvolu ensaluti. (Se plej supre, dekstre, via kromnomo jam videblas, vi jam ensalutis. Se ne, alklaku la vorton "ensalutu" en tiu loko.) Ensalutinte, vi simple alklaku la ligilon "Alŝutu dosieron" en la flanka menuo.
Ĉiam bonvolu skribi kelkajn vortojn pri la alŝutita bildo: Informu, kio estas la fonto de la bildo, kaj nepre specifu, sub kiu permesilo (ekz-e GFDL) vi publikigas tiun bildon.