Kimra Asemblea Registaro
El Vikipedio
La Kimra Asemblea Registaro (angle: Welsh Assembly Government, Kimre: Llywodraeth Cynulliad Cymru) estas la ekzekutivaro de la Nacia Asembleo por Kimrio. Ĝi konsistas el ĉefministro kaj lia ministraro.
Je marto 2005, membroj de la Asemblea Registaro estis interalie:
- Ĉefministro: Rhodri Morgan
- Ministro pri Financoj, Loka Registaro kaj Publikaj Servoj: Sue Essex
- Ministro pri Asembleaj Aferoj, Ministro pri Egaleco kaj Ministro pri Infanoj: Jane Hutt
- Ministro pri Socia Justico kaj Regenerado: Edwina Hart
- Ministro pri Entrepreno, Novigado kaj Retoj: Andrew Davies
- Ministro pri Edukado, Dumviva Lernado kaj Lerteco: Jane Davidson
- Ministro pri la Ĉirkaŭaĵo, Planado kaj la Kamparo: Carwyn Jones
- Ministro pri Sano kaj Sociaj Servoj: Brian Gibbons
- Ministro pri Kulturo, la Kimra Lingvo kaj Sporto: Alun Pugh
- Vicministro pri Socia Justico kaj Regenerado (komunumoj): Huw Lewis
- Vicministro pri Entrepreno, Novigado kaj Retoj kaj pri la Ĉirkaŭaĵo, Plandao kaj la Kamparo: Tamsin Dunwoody
- Vicministro pri Financoj, Loka Registaro kaj Publikaj Servoj kaj pri Edukado, Dumviva Lernado kaj Lerteco: Christine Chapman
- Vicministro pri Sano kaj Sociaj Servoj (Maljunuloj kaj Publika Sano): [[John Griffiths]
La Kimra Asemblea Registaro ne havas sendependajn ekzekutivajn leĝpovojn (malsimile, ekzemple, al la Skotaj Ministroj kaj Ministroj en Uniĝinta Reĝlanda Registaro). La Asembleo stariĝis kiel 'body corporate' (korpora organizaĵo) per la Regado de Kimrio Akto 1998 kaj la ekzekutivaro, kiel Asemblea komitato, havas nur tiujn povojn kiujn la tuta Asembleo voĉdonas doni al ministrojn. La Regado de Kimrio Akto 2006 formale apartigos la Asembleon kaj la Kimran Asemblean Registaron kaj tiel donos al Kimraj Ministroj sendependan ekzekutivan aŭtoritatecon.