King James Version
El Vikipedio
La King James Version (1611) [king ĝemz verĵen], aŭ Versio de Reĝo Jakobo, estas la plej fama traduko de la Biblio en la anglan lingvon. La traduko estas laŭvorta kaj tre fidinda, sed nun la lingvo estas arkaika kaj ofte malklara. La traduko estis tre populara el 1700 ĝis 1900 kaj ankoraŭ estas rigardata kiel la tradicia traduko de la Biblio inter anglalingvanoj.