King Kong Théorie
El Vikipedio
King Kong Théorie (franclingve: Teorio "King Kong") estas libro verkita de Virginie Despentes. Tiu libro estas kaj aŭtobiografio kaj eseo pri nova formo de feminismo. En tiu libro, la aŭtoro parolas pri la rolo de virino en niaj eŭropaj urboj. Laŭ ŝi, virinoj estas kiel sklavoj de la viroj. Ĉar ŝi estis punkino, prostituito, dum ŝi estis 17 jarojn viktimo de seksperforto, ŝi argumentas ke virinoj estas kiel ludiloj de la viroj kaj kiam ili (la virinoj) deziras esti liberaj, viroj venas kaj punas ilin. Libera en la seksa senco pri samseksema deziro, libera pri vesto, kiam virino volas vestiĝi kiel viroj... Nuntempe, en la eŭropaj landoj, virinoj havas rajtojn sed la aŭtoro defendas ke tiuj rajtoj estis ekpermesitaj por konservi virinojn sub rego de la viroj.
[redaktu] Referencoj
- Virginie Despentes. King Kong Théorie, Grasset, collection Essai. ISBN 2246686113 (la kovrilo ilustrita de Marie Meïer)