Kiskundorozsma
El Vikipedio
Kiskundorozsma [kiŝkundoroĵma] estas komunumo 7 km okcidente de Szeged (Hungario), sed parto de Szeged ekde 1973.
La nomo de Dorozsma estis manciita en 1138 en donaca dokumento. La komunumo havis jam en la 13-a jc. monostoron, kiun la turkoj detruis kaj ties ŝtonojn uzis en la fortikaĵo de Szeged.
Kiskundorozsma apartenas ekde 1876 al departemento Csongrád, ekd 1973 al urbo Szeged.
En la vilaĝo naskiĝis János Jerney (1800-1855) akademiko, prahistoriisto, lingvisto.
Tie agadis ankaŭ Mihály Horváth (1832-1836 kiel vic-pastro), pli posta edukafera ministro.