Klondike
El Vikipedio
Klondike estas alfluanto de Jukono (Yukon) en nordokcidenta parto de Kanado, okcidenta parto de Jukonio. Ĝi originas en la Ogilvie-montaro kaj fluas okcidenten tra 160 km kaj ĉe Dawson alfluas la riveron Yukon. Ties ĉirkaŭo iĝis fama en 1896, kiam oni trovis en Bonanza Creek kaj aliaj malgrandaj rojoj oron. Tiutempe alvenis tien miloj da orfosistoj kaj bonŝanc-serĉantoj. La ortrovejoj elĉerpiĝis dum kelkaj jaroj, la loĝantaro formigris. Oni daŭrigis per hidraŭlikaj kaj riverlit-ekspluatan orminadon ĝis 1966 ĉe alfluantoj de Klondike.
Bonanza Creek estas rivereto, rojo en Kanado, en okcidenta parto de Jukonio. Ĝi originas proksime de Dawson, longas 32 km, fluas nordokcidenten kaj alfluas la riveron Klondike. George Washington Carmack trovis en ties riverlito oron (la 17-an de auĝusto 1896). Tiu evento ekigis oran febron en la valo de Klondike. La rojo nomiĝis pli frue Rabbit Creek, la nuna nomo venas pri trovitaĵo de Carmack.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- ora febro