Diskuto:Komuna eŭropa referenckadro
El Vikipedio
Dankon al Arno pro la diversaj korektetoj. Tamen ĉu vere ekzemple tiu ĉi ŝanĝo estas ĝusta?
Nivelo de komencantoj, kiuj komprenas frazojn kaj vortojn kiuj temas pri sia persono kaj sia ĉirkaŭaĵo...
Laŭ mia lingva sento en tiu subfrazo ("kiuj temas pri ___a persono kaj ___a ĉirkaŭaĵo"), la subjekto (al kiu rilatas la vorto "kiuj") ja ne plu estas la komencanto, sed la frazoj kaj vortoj kiujn tiu komprenu. Tial ne plu la persono kaj ĉirkaŭaĵo estas siaj, ĉar tio laŭ mi signifus de la frazoj kaj vortoj. Aŭ ĉu vere oni rajtas eĉ tiel ĉi "transsalti" unu subfrazon kaj referenci al la subjekto de la frazo du nivelojn pli supre? Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:02, 8. Dec 2006 (UTC)
- Vi pravas : mi preteratentis ke la subjekto fariĝis "la frazoj kaj vortoj" . Do la frazo estas rekorektenda. AL ✉ 13:31, 8. Dec 2006 (UTC)
Mi do sugestas
Nivelo de komencantoj, kiuj komprenas frazojn kaj vortojn rilatajn al sia persono kaj sia ĉirkaŭaĵo.
ŝajnas al mi pli klare ol "kiuj temas pri iliaj" AL ✉
Dankon - viaj komentoj certe pravas pri faciligo de la lingvaĵo uzata, kaj mi ĝojas, ke ni ankaŭ sukcesis solvi la malkompreniĝon. Mi dume tamen decidi ŝanĝi la priskribojn de la niveloj per tiuj "oficialaj" kiuj jam publikiĝis en Edukado.net - kaj kiujn mi serĉante fontinformojn por la artikolo ne trovis nur pro tio, ke ili ne estas troveblaj pere de Guglo. Tamen nun Katalin mem rekomendis al mi uzi tiujn materialojn por la artikolo - kaj same mi aldonis ĝin en la referencojn. Mi esperas, ke tio enordas kaj tiel ĉio pli bonas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:59, 8. Dec 2006 (UTC)