Komunum-apogita agrikulturo
El Vikipedio
La komunum-apogita agrikulturo estas partnereco de grupo de konsumantoj kaj partner-bienulo.
La konsumantoj donas transprenan garantion (por 6 monatoj aŭ jaro) por la agrikulturaj produktoj de la bieno kja reciproke ricevas kontroleblecon kaj iometan influon je la produktado (plej ofte el ekologia kaj biodinamia vidpunktoj).
Tiu partnereco apogas la lokan produktadon kajlokan vendadon - kio estis favorizita koncepto de monda sociala forumo en Porto Alegre/Brazilo.
La koncepto estiĝis en la 1960-aj jaroj en Japanio kie nun kvarono de la loĝdomoj apartenas al iu partnereco.
En Usono la unuaj komunum-apogita partnerecoj (CSA, Community Supported Agriculture) ekfunkciis en 1985, nuntempe ekzistas ĉ. 1500 grupoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Foodcoop
- Ekologia agrikulturo
[redaktu] Literaturo
- Lorand, Andrew Christopher (1995) : Community Supported Agriculture
[redaktu] Weblinks
- Buschberghof(ekde 1987, proksime al Hamburgo)
- http://coforum.de/index.php4?Community_Supported_Agriculture