Konteo Rusk
El Vikipedio
Konteo Rusk estas konteo en orienta Teksaso. Ĝia ĉefurbo estas Henderson.
Ĝi estas sub alkohola prohibicio; oni ne rajtas vendi alkoholajn trinkaĵojn. Ĝi havas 47.971 loĝantojn (2005) sur areo de 2431 km². La konteo estis formita en 1843 el la nordaj partoj de konteo Nacogdoches. Sian nomon ĝi ricevis laŭ Thomas Jefferson Rusk, generalo de la teksasa ribelo.
Najbaraj konteoj estas (de nordo, horloĝdirekte):
- konteo Gregg
- konteo Harrison
- konteo Panola
- konteo Shelby
- konteo Nacogdoches
- konteo Cherokee
- konteo Smith.