Kornaro
El Vikipedio
La kornaro (osto-korno) estas la ataka, defenda, ornama organo de la cervedoj, kapreoloj. Ĝenerale la kompakta kornaro ornamas la masklojn. Ĝi estas el osto.
La kornaro estiĝas en la dermo de la haŭto (skeletoestaĵo). ĝi havas du partojn:
- trunketo kovrata per hara haŭto kaj
- kornaro, defalanta ĉiujare kaj kreskanta denove pli granda, disbranĉiĝanta.
La kornaro de la kastrita besto ne defalas aŭ defalinte ne kreskas denove.
- En latinidaj lingvaj landoj Kornaro estas simbolo de kokro.