Kratago
El Vikipedio
Kratago (Crataegus) estas genro de pomacoj, kies speioj estas arboj kaj arbedoj, plej ofte kun branĉodornoj, kun duope kontraŭsidantaj, dentorandaj, lobaj folioj, simetriaj, hiperginaj floroj havantaj blankajn – ĉe iuj kulturvarioj ruĝajn- petalojn. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj. La genro havas ĉ. 200 speciojn, kiuj havas infloreskon de tenda paniklo. La frukto estas ovo- aŭ globforma.
Plej disvastiĝinta specio en Mezeŭropo estas la unustilusa kratago (C. monogyna). Ĝiaj folioj estas tranĉitaj, la ŝajnfrukto estas ruĝa.
La folio de dustilusa (tana) kratago (C. oxyacantha) estas mallonge loba, la ŝajnfrukto estas same ruĝa. Ĝi kreskas ĉefe en la montaraj aŭ montetaj regionoj, sed estas populara ornamplanto.
Ambaŭ menciita specio havas florojn kun neagrabla heringa odoro.
[redaktu] kuracplanto
La unu- du kaj kvinstigmaj kratagoj enahvas efikaĵojn, kiuj plibonigas la korfunkcion, sed ili havas senspasmigajn kaj kvietigajn efikojn. La efikaĵoj troviĝas en la folioj, fruktoj, floroj del a planto: flavonoidoj, aminoj, triterpen-derivaĵoj, kolino, acetilkolino, purin-derivaĵoj, amigdalino, pektinoj, antocianidoj, kaj proantocianidoj. La du lastaj grupoj havas P-vitamin-similan efikon: malpliigas la traireblecon kaj rompiĝemon de la kapilaroj, krom tio ili protektas la C-vitaminon pro la oksidiĝo, tiel kreskigas ties kvanon en la ĉelo.
La efikaĵoj malpliigas (nerekte) la altan sangopremon kaj la kolesterinan nivelon de la sango.
Vidu ankaŭ digitalo