Kreŝimir Barkoviĉ
El Vikipedio
Kreŝimir BARKOVIĈ naskiĝis en Zagrebo la 4-an de februaro 1944. Tie li ankaŭ pasigis sian junecon kaj studis medicinon. Li esperantiĝis en la jaro 1965 en la Zagreba Studenta Esperanto-Klubo, kie li mem poste gvidis plurajn kursojn, same kiel en diversaj zagrebaj mezlernejoj. Li estis unu el la fondintoj de PIF (Pupteatra Internacia Festivalo) kune kun aliaj gekamaradoj. Lia unua Esperanto-kongreso estis en la jaro 1966 TEJO-kongreso en Pécs (Hungario). En la jaro 1971 li partoprenis kiel studento al sociala movado en Kroatio, dum kiu pluraj el liaj kamaradoj estis arestitaj. Laŭ la propono de lia edzino, kiu studis en Parizo, li forlasis Kroation kaj venis en 1972 al Parizo. Li akceptis postenon de oficisto dungita de SAT, ĉar ne eblis al li daŭrigi la medicinajn studojn. Li daŭre laboras ĉe SAT kiel ĝenerala sekretario, ĉefredaktoro de Sennaciulo kaj membro de la plenumkomitato.
[redaktu] Verkoj
Tradukoj:
- Blankaj gardistoj de Dragoslav Heiligstein, SAT-broŝurservo, 1980.
- 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner, SAT, 1984. (OSIEK-premio 2002)