Kurgan
El Vikipedio
vidu artikolon kurgano pri praaj stepaj tombejoj
Geografio > Azio > Rusio > Urboj > Kurgan
![]() |
- loko: 55° 28' N, 65° 21' E Mapo.
- horzono: GMT+5h (+6h de aprilo ĝis oktobro) (Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005)).
- loĝantaro:
- 146 mil (1959),
- 361,5 mil (en la aglomeraĵo en 2001).
Kurgan (ruse Курган) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Kurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la rivero Tobol (Тобол) (baseno de rivero Obj)
Jare 1662 sur la loko de nuna Kurgan estis fondita fortikita vilaĝo "Carevo Gorodiŝje" (Cara urbego). Nomo de urbo Kurgan estis donita kaŭze de apude situanta monteto. En la jaro 1738 kurgana fortikaĵo estis nuligita kaj vilaĝo eknomiĝis Kurganskaja Sloboda, kaj jare 1782 estiĝis urbo Kurgan.
Komence de la 19-a jarcento la urbo estiĝis centro de komerco de produktoj de agrikulturo kaj bestobredado (pano, viando, ledo, lardo, butero). Industrio bazitis ĉefe sur reciklado de agrara krudmaterialo. Fine de la 19-a jc kaŭze de konstruado de Trasiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgan funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj kaj uzinoj, en urboĉirkaŭaĵo evoluciis entreprenoj de legomado kaj tabakado. Dum la granda patria milito en Kurgan situiĝis multo da industriaj entreprenoj kaj homoj, evakuitaj el aliaj partoj de Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 37401.
La interurba telefona kodo estas 35222, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
En la urbo estas flughaveno.