Kuriero (ŝako)
El Vikipedio
Ŝakaj pecoj |
---|
Reĝo |
Damo |
Turo |
Kuriero |
Ĉevalo |
Peono |
Kuriero estas ŝakpeco ofte markita per oblikva entranĉo en sia supro. Ĝi moviĝas nur diagonale sur la tabulo.
Ĉiu ludanto komence havas du kurierojn, kiuj staras sur malsamkoloraj fakoj. Kuriero ĉiam troviĝas sur fako samkolora kiel tiu de la komenco; ĝi tial povas atingi nur duonon de ĉiuj kampoj. Du "malsamkoloraj" kurieroj estas tre potencaj, se ili bone kunlaboras. Oni taksas la valoron de kuriero je 3 peonaj unuoj, same kiel tiun de ĉevalo, sed la valoron de kuriera duopo pli alta ol tiun de ĉevala duopo.
La entranĉo en la pecon laŭdire simbolas la du dentegojn de elefanto. En Anglio oni ĝin interpretis kiel episkopan ĉapon (mitron) kaj tial nomas la kurieron bishop (episkopo; same en la portugala). En Francio oni ĝin interpretis kiel ĉapon de bufono kaj nomas la kurieron fou (bufono). En la germana kaj la nederlanda lingvo ĝi nomiĝas Läufer resp. loper (kuranto aŭ kuriero), en la itala alfiere (standardisto), simile en la hispana alfil.
[redaktu] Literaturaĵoj
En la novelo "Naskiĝo de rustimuna ŝtalrato" de Harry Harrison rolas iu super-krimulo, kiu nomas sin "kuriero" kaj en la lokoj de siaj krimoj postlasas desegnaĵon de ŝaka kuriero.