Kuriyama Hitoshi
El Vikipedio
Kuriyama Hitoshi (naskiĝinta en 1928 – mortinta en Amagasaki la 14-an de novembro 2000) estis japana kuracisto kaj esperantisto.
Esperantisto ekde 1944, hospitalestro, kvar jardekojn delegito pri medicino kaj filatelo, li aŭtoris Japana-Esperanta Medicina Vortareto kaj ricevis en 1996 la Shinoda-premion de Universala Medicina Esperanta Asocio. Multflanka interlingvisto, Kuriyama verkis kurson de volapuko kaj dudirektajn vortarojn Ido-Esperantan kaj Ido-japanan.