Kurmanbek Bakijev
El Vikipedio
Kurmanbek Salijeviĉ Bakijev (Курманбек Салиевич Бакиев), naskiĝinta en Masadan la 1-an de aŭgusto 1949, estas la nuna prezidento de Kirgizio.
Li estis elektita prezidento en julio 2005 post la manifestacioj, kiuj forigis antaŭan prezidenton Askar Akajev.
En Kirgizion la 29-an de majo 2006 venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio.
Ĉi tiu artikolo pri "Kurmanbek Bakijev" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.