Kvinedro
El Vikipedio
Kvinedro estas pluredro kun kvin edroj. Estas du tipoj de ĝi:
- Kun kvarlatera edro kaj kvar triangulaj edroj, kio estas (regula aŭ malregula) kvar-flanka piramido, kiel parta okazo - la kvadrata piramido.
- Kun tri najbaraj kvarlateraj edroj kaj du ne-najbaraj triangulaj edroj, kiel partaj okazoj - triangula prismo, triangula piramida trunko, aŭ iu alia senpintigita triangula piramido (se la triangulaj edroj estas neparalelaj).