La Blanka Gvardio
El Vikipedio
![]() |
libro |
---|---|
Titolo | La Blanka Gvardio (Белая гвардия) |
Aŭtoro | Miĥael Bulgakov |
Eldonjaro | 1926-1973 |
Urbo | |
Eldoninto | |
# paĝoj | ĉ. 278 |
ISBN | |
La Blanka Gvardio (ruse: Белая гвардия) estas romano far Miĥail Bulgakov, rusa verkisto de la 20a jarcento, kiu famiĝis pro sia kritikiste aplaŭdata malpli frua verko La Majstro kaj Margarita.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La Blanka Gvardio unue aperis felietone en la sovet-tempa beletra revuo Rossija en 1926, sed neniam atingis kompletan eldonitecon, ĉar la revuon fermis la registaro de la USSR. Ĝi neniam atingis ĝustan eldonon ĝis post la morto de Stalin. El La Blanka Gardo oni anstataŭe faris teatraĵon La Tagoj de la Turbinoj, surscenigota ĉe la Arta Teatro de Moskvo ĝis finfine tiu mem prohibiĝis. Tiam Bulgakov pledis al Stalino mem por permeso forlasi la landon, sed anstataŭ tio Stalino persone donis al li postenon ĉe la Arta Teatro de Moskvo, kie li ankoraŭ estis laboranta kiam li kompletigis la romanon La Majstro kaj Margarits, antaŭ sia morto en 1940. Lia vidvino sukcesis parte eldonigi La Blanka Gvardoo en la beletra revuo Moskva en 1966, kaj la tutan romanon oni finfine eldonis kiel tutaĵo en 1973.
[redaktu] La romano: situoj, temoj, kaj rakonta stilo
Situita en Ukrainio, kaj komenciĝanta malfrue en 1918, la romano koncenas la fatalon de la familio Turbin dum la diversaj armeoj de la Rusa Enlanda Milito — la Blankuloj, la Ruĝuloj, la Germana Armeo postlasita post kiam Rusio rezignis pri la Unua Mond-Milito — kaj la kamparanoj de Ukrainio batalas pri la urbo Kiev. Historie realaj homoj kiel Simon Petljura kaj Skoropadskij surscenas dum la diversaj Turbin-oj implikiĝas en la efikoj sur siaj vivoj de la Rusa Revolucio kaj la Rusa Enlanda Milito.
[redaktu] Aŭtobiografiecaj elementoj
La romano entenas multajn aŭtobiografiecajn elementojn. La pli juna frato Turbina modeliĝas sur la pli juna frato de Bulgakov mem. La domo de la Turbinoj precize spegulas la domon de la familio Bulgakov en Kiev (kiu nun estas muzeo dediĉita al Bulgakov).
[redaktu] Exteraj ligoj
[redaktu] Fonto
La unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la samtema paĝo en la anglalingva Wikipedio.