La Perdita Generacio
El Vikipedio
La Perdita Generacio, divenis de la radikala muzikgrupo Den Förlorade Generationen el Svedio, kiu ekde 2003 foje kantas en esperanto. La eldono de la lumdisko eksenlime (2006) markigas ke La Perdita Generacio nun estu rigardata kiel sendependa grupo.
LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio, Pollando kaj Kubo. 2003-2005 LPG ĉiujare koncertumis dum IJK. Dum IJK en Kovrov 2004 ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. Estas eldonita lumdiskon registrita dum tiu koncerto.
LPG partoprenis en la tutmonda muzikkonkurzo "La verda stelo" ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. LPG ricevis la duan altan nombron de voĉoj donitaj dum la konkurso. En Majo 2006 LPG koncertis triope ĉe la komuna kongreso de SEF kaj DEA en Malmö. Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas la nordsveda urbo Hernusando, kie 2007 okazis la oficiala internacia lanĉofesto de eksenlime.
Dum la jaroj LPG konsistis el multaj diversaj homoj, de pluraj lando, inter aliaj partoprenas/is: Anna Burenius, Jon Johnson, Karolina Hagegård, Tomas Q Nilsson, Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, KarinMalin Ekström, Karin Nordström, Viktor Söderkvist, Ksenya Prilepskaya, Robin Rönnlund, Anna Ekman, Malak Awad, Daniel von Gertten, Camille Delepierre, Andreas Nilsson kaj Gus Loxbo.
LPG eldonis siajn KD-ojn ĉe Gränslösa Kulturföreningen (esperante: Senlima Kultura Asocio), alternativa nekomerca retaro kiu eldonas diversajn samideanajn artistojn. LPG Partoprenas ĉe la kompilado En musikaliska skördefest (2007), eldonita de la sama eldonato.
[redaktu] Diskaro
- eksenlime (2006)
- Maldormemo Mia
- La Matenrapanto
- La Kosma Aventuro
- Valso kun Komunistino
- La Pasinta Generacio
- Ĉiuj ni amegas Usonon
- Ekde Gernika
- Pacon de Dio
- Revu Viviganto
- Nia Fiera Policisto
- Ĉiu momento estas vojaĝo
- Societo de Vivantaj Poetoj
- en Rusio (2004)
- La Matenrampanto
- Ĉiuj ni amegas Usonon!
- La sola vojo
- Vivas mi
- LPG prezentas sin
- Nia fiera policisto
- Revu viviganto
- Ĉiu momento estas vojaĝo
[redaktu] Ekstervikipediaj paĝoj
Oficiala retpaĝo de La Perdita Generacio: http://www.laperditageneracio.se/
Den Förlorade Generationen eldonis kelkajn KD-ojn en la sveda lingvo. Ili troveblas ĉe http://dfg.rosnix.net .