La Roche-sur-Yon
El Vikipedio
La Roche-sur-Yon estas urbo en okcidenta Francio, ĉefurbo de departemento Vendée. En 1999 ĝi havis 49.262 loĝantojn.
La urbo estis konstruita post kiam Napoleono la 1-a elektis tiun lokon por establi novan ĉefurbon por la departemento Vendée, anstataŭ Fontenay-le-Comte je la 25-a de majo 1804.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala paĝaro de la urbo (france)
- Turisma oficejo (france, germane, angle kaj hispane)
- Satelita foto