La Urbodomo de Kroměříž
El Vikipedio
La Urbodomo estis konstruita verŝajne sur la pli frua fundamentaĵo en la jaroj 1550 -1611. Sian aspekton en postbaroka stilo ĝi dankas precipe al Kardinalo Francisko el Dietrichstein, pri kio atestas la memortabulo el la jaro 1611 kun triobla blazono (de la kardinalo, episkopo kaj la urbo origina sen tranĉiloj de Dietrichstein) kaj surskribo:
- FRANCISKO CARDINALI A DITRICH
- STAIN EPO OLOM etc P P PRINCIPI
- MVNIF: FIDELES CREM: GRATITVDINIS
- ERGO IN MEM: POSTERIS LOCARVNT.
La Urbodomo estis origine unuetaĝa kun la turo (riparita en la jaroj 1654 kaj 1668) kaj kun dubraka ŝtuparo. Nur en la jaro 1850 ĝi estis plialtigita je dua etaĝo kaj tutece pseŭdoklasikstile aranĝita. Nove adaptita ĝi estis por bezonoj de Urba Nacia Komitato, kaj samtempe estis rekonstruita origina fasado kaj internaĵoj belguste renovigitaj. En teretaĝo estas en la muron sekundare enmasonita blazona disko de Karolo el Lichtenstein - Castelcorn, kiu origine estis lokigita sur la turo kiel atesto de ĝia renovigo en sesdekaj jaroj de la 17-a jarcento.
Artikoloj rilataj al urbo Kroměříž | |
---|---|
Historio de Kroměříž ~ La Kastelo de Kroměříž ~ La Subkastela Ĝardeno de Kroměříž ~ La Granda Placo de Kroměříž ~ La Urbodomo de Kroměříž ~ Paroĥa Preĝejo de Kroměříž ~ Preĝejo de Sankta Johano Baptisto ~ Preĝejo de Sankta Maŭricio en Kroměříž ~ Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž ~ Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž ~ Florĝardeno de Kroměříž |